Soneto kun vortkvadratigo
en la kafejo "Nova Mondo" 
du sinjoroj kaj mi pri l' temo 
babilis - teatra dilemo 
kun "Kvadrato" anstataŭ rondo 

en ĉefrolo mia iama 
teatra lernanto de grego 
Teatro Malantaŭ Murego 
kaj poste ekestis li fama 

Paweł Wawrzecki min rekonis 
kiam mi malantaŭkulise 
per iama titolo sonis 

pro "Ora galgeto" ni ridis 
ĉio finiĝis kompromise 
eĉ se mi l' enhavon ne fidis 
Varsovio, la 2an de novembro 2000