Soneto pri kreditŝatado
afero eksterordinara 
de Svedio kaj de Pollando 
venis agentoj al Svislando 
por zorgi pri kredito tara 

iam mi eĉ por si mem ĵuris 
ke mi neniam partoprenos 
en afero kiu min ĝenos 
sed tamen mi vane aŭguris 

mia frato tenas la ŝuldon 
por li mi ne povas rifuzi 
mi entreprenis hontan muldon 

barono kiel lognutraĵo 
eĉ poste volis sin ekskuzi 
sed tio ja estis blagaĵo 
Zuriko, la 20an de novembro 2000