Soneto kun sonetoidoj
en la pola simpla afero 
laŭ la deveno "sonetoid"  
"das Sonett" sed "der Planetoid" 
en la germana maniero 

la plej pezajn kapojn lingvistajn 
same pezan taskon mi donis 
decidi pri genro proponis 
ekzerci ludojn germanistajn 

finfine post interparolo 
kun unu "sonet-profesoro" 
mi decidis laŭ mia volo 

kaj "das Sonettoid" ekestis 
ĉiuj ĝin prenis kun humoro 
l' tuta konsilantaro festis 
Zuriko, la 24an de novembro 2000