certe dum la unua tago en Varsovio mi sopiris por Zuriko kaj mi eĉ miris ke tio eblas laŭ imago ĝuste eĉ mi ne scias kiam patrujo ekestis Svisio kaj ne plu amata Polio mi kredis pri tio neniam ne de Hela Monto Maria sed en Einsiedeln ankaŭ nigra fariĝis nun alegoria venas etoso nostalgia verŝajne pro stato elmigra sed tia estas volo dia