Soneto sur la enfalilo
mi longe ne agis radie 
oni elsendis nur "Barĉadon" 
aŭ alie "Barĉan Manĝadon" 
"ho vi aspektas nun alie"   

post ege abunda nutrado 
dum polaj gastemaj bankedoj 
mi jesas ke tiuj procedoj 
estis kaŭzoj por dikiĝado 

sed kelkaj elsendoj pleniĝos 
ĝuste per tiuj programeroj 
de multaj aŭtoraj vesperoj 

sur antenmasto mi pendiĝos 
super de laborenfalilo 
ekestos eterna trankvilo 
Zuriko, la 9an de novembro 2000