Soneto pri sonĝo de Karlo
al Karlo-sepulto mi iris 
pro simpatio kaj dankemo 
li avertis min pri dilemo 
post kiu mi tute ne miris 

"Herr Federer..." "was heist Herr Feder..." 
"das heist machen Sie bitte nur das 
was ich Ihnen sage" - absurdas 
tiuj vortoj kaj nun kuras preter 

al eta fenestro en ĉerko 
mi tute ne volis rigardi 
memorante pri lia verko 

ankaŭ kelkaj tagoj li vokis 
"kio ĉe vi?" - li devis hardi 
komercon kaj poste li mokis 


Zuriko, la 11an de decembro 2000