Soneto kun lingvo belsona
Lupiro nun en Hispanio 
kaŝiĝis kaj por naskiĝtago 
dezirojn sendas kun imago 
mia esperantomanio 

mi estas forte konvinkita 
ke l' lingvo beliĝas en strofo 
kaj post la monda katastrofo 
revenos plene akceptita 

patriotismoj malmodiĝas 
sed renaskiĝas naciismoj 
kaj socioj refaŝistiĝas 

kiam homaro disreviĝos 
tuj lingvaj imperialismoj 
pro manko de grundo perdiĝos 
Bastiono de Silento, la 15an de decembro 2000