Soneto pri fakaj minuskloj
svisoj jam forgesis pri tio 
ke "szwajcar" en pola vortaro 
minuskle de la servistaro 
devenas ankaŭ de nacio 

majuskle "Szwajcar" estas sviso 
de mizereco al riĉeco 
oni trairas per spriteco 
certe kun saĝa kompromiso 

tial peze venas ideo 
por skribi almozan petilon 
eĉ se temas pri mia kreo 

"helpu min - mi estas poeto" 
mi blasfemas tiun humilon 
per vere minuskla soneto 
Zuriko, la 27an de decembro 2000