Soneto pri arta vizito
en antaŭtago de Barbara 
Marianne kaj Norbert Jan Paprotny
venis - l' vespero estis "psotny" 
pole petola kaj barĉbara 

tio signifas - dum barĉado 
barĉo estis bona barilo 
por ŝercoj en tro kruda stilo 
sed gravis ankaŭ ĝardenado 

kiel donaco estis semoj 
de diversaj ĝardenaj plantoj 
venis kulturadaj dilemoj 

ĉar estas unu kalendaro 
en kiu datumaraj hantoj 
diras pri semperiodaro 
Zuriko, la 3an de decembro 2000