Soneto pri la kvereleto
ni hejme iom kvereletis 
pri la insidoj de germanoj 
en rilatoj kun fremdlandanoj 
mi eĉ pri faŝismo impetis 

ne gravas ĉu kapitalisto 
aŭ ĉu socialdemokrato 
por ĉiu la prioritato 
estas zorgi pri memekzisto 

pri esto de aliaj homoj 
nomataj kontraŭverse fremdaj 
zorgas kaprazitaj fantomoj 

laŭ edzino miaj fobioj 
devas nepre esti amendaj 
jes! sed kun kiuj garantioj? 
Zuriko, la 30an de decembro 2000