Soneto averta pri trompo
inter aliaj honesteco 
decidas pri homa valoro 
honestajn mi traktas kun koro 
ekstreme restas perfideco 

"lasu tion en familio" 
pri tio dezirantoj diras 
mi la sloganon ne admiras 
ĝi apartenas al mafio 

mi estas mi kaj mi respondas 
pri ĉiuj miaj entreprenoj 
ne miajn ecojn mi fortondas 

se iu al mi referencas 
ekzemple sur mafiaj scenoj 
tiu malhoneste intencas 
Zuriko, la 5an de decembro 2000