Soneto - kio estas blago?
blago ke NATO iun ŝirmas 
blago pri bona idealo 
blago feliĉokapitalo 
blago ke aŭguro konfirmas 

blago nuna demokratio 
blago pri povo de popolo 
blago pri miraklo de volo 
blago naivecgarantio 

blago l' unua l' dua l' tria 
blago post blago ĉiutage 
blago kapitalindustria 

blago povas esti danĝera 
blago troigas senimage 
blago eterna kaj kolera 
Zuriko, la 7an de decembro 2000