Soneto kun sonetoido
antaŭ vojaĝo al Soluro 
por aranĝi gravan krediton 
mi havis koncernan heziton 
pri tiu fiska aventuro 

mi lace skribis bondezirojn 
ankaŭ unu sonetoidon 
en kiu feliĉon kaj fidon 
mi laŭdis elvokante miron 

ĉe geamikoj mi ekkonis 
Jakub Działak violinmajstron 
kiu surdiskigon proponis  

kelkajn sonetojn ni komune 
fiksis vizitante teatron 
lia ludo sonas fortune 
Zuriko, la 8an de decembro 2000