Soneto pri dato sur ŝtono
antaŭkristnaskajn bondezirojn 
alvenis de l' ĉefpedagogo 
de mia maturiĝa brogo 
ili elvokis grandajn mirojn 

je tiu dezira bukedo 
reflekso kovriĝas per nigro 
ĉar morto ne scias pri pigro 
sed lasas damaĝojn sen cedo 

mi reciproke disdividas 
dezirojn bedaŭre kun tristo 
ĉar mi sur realeco sidas 

la dua dato sur la ŝtono 
estas efekto de ekzisto 
por vivantoj sekretmalkono 
Zuriko, la 9an de decembro 2000