Soneto pri kuniklo reĝa
oni devas nepre klarigi 
król - reĝo  kuniklo - reĝeto 
en Esperanto la ŝerceto 
neiĝas - poloj povas gigi 

la reĝeto neniam reĝos 
en tiu kunikla kunteksto 
sed tamen ekestas preteksto 
ke verŝajne besteto preĝos 

kiu volas esti grandega 
tiu nun povas tion fari 
se li scipovas kontraŭstari 

"mi ne volas sed devas"  - voko 
al tuta futura epoko 
ni substreku tion - gravega
Zuriko, la 18an de februaro 2000