Soneto en la hospitalo
sanigo aŭ eterna revo 
en la februaro dumila 
ĉe triobla duo utila 
efektiviĝos tranĉa devo 

doktoro kunfrotas la manojn 
"mi ne ĝojas pro via stato" 
ne temas pri mia hepato 
mi havas eĉ kelkajn malsanojn 

bruligis mi sanktan kandelon 
por Maria same nomata 
Colas Bregnon komencis scenon 

"sankta Marteno trinkas vinon 
akvon lasas muelmaŝinon" 
jen moto de l' libro amata
Zuriko, la 2an de februaro 2000