Soneto kun troa troigo
gazetojn mi longe ne legis 
kaj mi fartas pro tio bone 
oni povas diri impone 
ĉiujn skandalojn mi rilegis 

bedaŭrinde estis troigo 
ĉar naskiĝis gazetkomplekso 
ekestis grandega indekso 
kaj kun ĝi gazeta intrigo 

vane tranĉas puran aeron 
korespondaj duonkapuloj 
mi evitas tiun danĝeron 

kvar skriboj de Umberto Eco 
anstataŭ enuaj postuloj 
oni povas krii "Heŭreko!"
Zuriko, la 21an de februaro 2000