Soneto pri ĥoĥola lingvo
afero ne estas facila 
por pensadi kaj skribi pole 
kaj poste paroli ĥoĥole 
tiu agado estas stila 

"mi konas lingvon" iu diras 
sed kia estas tiu kono 
ĉu ĝi atestas pri malbono 
je respondo neniu miras 

novriĉulo kun novparolo 
la plej ŝatas ludi heroon  
aŭ sonĝi pri sia idolo 

globalizon li volas bredi
oni nun aŭdas jenan troon 
"I am polish chochol I'm ready"
Zuriko, la 24an de februaro 2000