mi iraĉis al hospitalo doktoro ridis esperdone "bone sed tamen ne tre bone" diagnozo estis pri falo "operacio estas deva se ni vian ventron ne tranĉos tiam ni sanigon ne lanĉos" okazis decido malreva ĉiuj planoj fariĝis vanaj premieroj ekspozicioj spektakloj estis diafanaj mi prenas humile la sorton kun miaj tristaj pozicioj sed ne diras la lastan vorton