Soneto pri duba evento
eĉ se sentoj estas nobelaj 
tamen prudento homon gvidas 
ĉar troa sentado avidas 
menson kaj pensoj restas stelaj 

por du personoj vinbotelo 
ne tro multe sed ne malmulte 
por ke ne fariĝu tumulte 
je sobra parado al celo 

manĝo malbongustis sen vino 
jam en Kanao Galilea 
Jesuo miraklis ĝis fino 

revenu ni al la komenco 
ke nur pensado estas krea 
sentado ŝajnas dekadenca
Zuriko, la 14an de marto 2000