Soneto pri ŝtonintervjuo
anonco sed nur unuvorta 
okazas malsimpla afero 
kaj ne temas pri kariero 
sed pri unu ŝtono komforta 

ĝuste pro tiu unu vorto 
mi donis longan intervjuon 
kiu ne faris grandan skuon 
ne ŝanĝiĝis mia fuorto 

ĉi tiu vorto KRIZOPRAZOJ 
por mi estis tute normala 
kelkaj ĝin prenis kun emfazoj 

de Knobloch "Pola juvelaro"
informo entute formala 
Wyspiański kaj granda altaro
Zuriko, la 15an de marto 2000