Soneto de jura sonĝlibro
urbo estis liberigita 
de kiu? jen estas demando 
per Landa-Armeo-komando 
historio estas trompita 

la ĉefa strato de la urbo 
havas nomon... de la herooj 
kiuj batalis en burooj 
jen estas absurda perturbo 

STANISŁAW SKORUPSKI en tombo 
ne estas mi sed mia kuzo 
mortigita de peza bombo 

Piotr kaj Marian detruis turon 
nun helpas neniu akuzo 
ĉar sonĝlibro enhavas juron
Zuriko, la 18an de marto 2000