Soneto pri ĥoĥola timo
ili ĵuris por fideleco 
kaj de adjektivo popola 
restis nur honto karambola 
kaj nacio de perfideco 

trairo de tendo al tendo 
ne devas esti politika 
perfido kun ago kritika 
laŭ de novaj povantoj mendo 

konformo ne ĉiam rutinas 
ĉar post la ŝanĝo de sistemo 
la ĥoĥoloj maldike ŝpinas 

pli bone estus se memstare 
kun plena iniciatemo 
estontecon ni vidu klare
Zuriko, la 21an de marto 2000