Soneto pri maso eksploda
iutage amaso krevos 
kaj neniu havos jam forton 
por returnigi povan vorton 
verŝajne ĉar neniu devos 

eksplodo ne detruos ĉion 
restos silento en Eŭropo 
naskiĝos  nova biotopo 
mi havas tiun iluzion 

tamen tempon neniu haltos 
printempo somero aŭtuno 
kaj vintro energion ŝaltos 

homoj pri tio ne plu kredos 
pro tio pravos oportuno 
Dio por filo ĉion cedos
Zuriko, la 23an de marto 2000