Soneto ne pri Sofokleso
en iu radia programo 
oni donis jenan proponon 
trovi la novan Antigonon 
sen Sofokleso je la dramo 

kaj baldaŭ unu reĝisoro 
radikon trovis en spektaklo 
fariĝis eĉ forta obstaklo 
meti ĉion al unu horo 

teatro estas tiu arto 
en kiu ludo la plej gravas 
de herooj venas bonfarto 

tiun spektaklon mi honoris 
sesfoje - kritikisto pravas 
ĉar mi ridis kaj ankaŭ ploris
Zuriko, la 27an de marto 2000