Soneto pri farso en himno
oni kantante emocias 
kaj patriotisme sentiĝas 
kio en enhavo troviĝas 
tiu kiu kantas ne scias 

oni laŭdas Napoleonon 
kial ne pri Santo Domingo 
aŭ Samosierra en la himno 
por kompletigi la malbonon 

en polaj enciklopedioj 
oni priskribas pri herooj 
fiksitaj per akademioj 

en direkcioj de muzeoj 
kaj en registaraj burooj 
okazas pro tio paneoj
Zuriko, la 28an de marto 2000