Soneto pri akomodiĝo
kredado nur al unu Dio 
estus progreso la plej grada 
homaro ĝis nun estas vada 
ĉar vadas vane en prudio 

komuna Dio por la mondo 
kaj nur kun aliaj profetoj 
sen pafiloj kaj bajonetoj 
komune en konkorda rondo 

dum jarcentoj oni batalis 
pri tio kiu vero pravas 
ne homiĝis sed animalis 

moro - ne ideologio 
decidas kiu vero gravas 
akomoda biologio
Zuriko, la 3an de marto 2000