Soneto pri stato bigota
ateisto estas la homo 
fundamente ekleziita 
eĉ pli - verŝajne mafiita 
timas iri al sankta domo 

se li aŭdas la vorton DIO 
aŭ ĝenerale pri sankteco 
tuj trairas al kolereco 
paliĝas pro epidemio 

nek belaj bildoj nek vitraloj 
delogos lin por rigardado 
ĉar li kredas pri idealoj 

li estas simila bigoto 
kiel aliaj en kredado 
kun la sama prudo en voto
Zuriko, la 30an de marto 2000