Soneto por malsanultago
dum Tago de Gemalsanuloj 
eĉ se mi ne estas tutsana 
mi fartas tamen diafana 
kompare al sanaj postuloj 

mi havis ĉion en memoro 
kion mi skribis kion pensis 
vivo la menson malkondensis 
nun estas rememorhororo 

mi ankoraŭ ion memoras 
ekzemple se mi ne doloras 
tiam mi ne sentas la vivon 

do mi atingis jam deklivon 
sed mi ne pripensas je morto 
skribi versojn estas komforto
Zuriko, la 5an de marto 2000