Soneto pri liberligado
libereco estas parolo 
akceptita eĉ se rompita 
aŭ malakcepte nur aŭdita 
sendepende de propra volo 

moraleco estas kutimo 
certe ne ideologio 
ni vivu kun ekologio 
sed nepre kun klara esprimo 

de moralo venas libero 
konjekte "ĉu mi volas esti 
mastro aŭ nur lia ĥimero?"

aŭ nek tio kaj nek alio 
ni povas intertempe testi 
ĉu ekestas anomalio
Zuriko, la 6an de marto 2000