Soneto pri la ekscelenco
la episkopo opinias 
ke ateistoj nur kverelas 
senhumore ĉiujn forpelas 
kaj kondute nur ironias 

mi ankaŭ opinias same 
sed mi aldonas l' vorton "tamen" 
kiu eĉ kongruas kun "amen" 
post kiu ni pensas aklame 

mi ĉiam aprobas silenton 
pro tio mi nun koleriĝas 
ĉar mi aŭdas malargumenton 

pripensu kara ekscelenco 
tro asiduaj inferiĝas 
kaj por vi taŭgas pacienco
Zuriko, la 15an de aprilo 2000