Soneto pri ĉiuebleco
kreskanta homo post naskiĝo 
komprenas ion sed malmulte 
kaj oni lin instruas stulte 
pri iu fabela prestiĝo 

ekzemple lupo kaj avino 
ĉielo infero konscio 
ento - ĉio kun emocio 
sen imago eĉ kun rutino 

"...elsuĉis kun patrina lakto" 
oni diris tiun proverbon 
kaj li ruiniĝis - jen fakto 

konkludo - ĉiu povas krei 
ekzemple romancan superbon 
sed eblas samtempe perei
Zuriko, la 19an de aprilo 2000