Soneto por la senkulpigo
ne por tio Ilin mortigis 
por ke homo mortigu homon 
sed por uzadi Lian nomon 
por paco - Li min jam pacigis 

ĉe Lagostrato malproksime 
intensivterapistacio 
Helena post operacio 
sputas sange - Kristo-maksime 

ĉiu devas pro io morti 
sed kiam mortas plensanulo 
tion oni ne povas porti 

malsano estas senkulpigo 
(ke Li jam estas ĉielulo) 
ĝi estas homa ruinigo
Zuriko, la 21an de aprilo 2000