Soneto - literaturdomo
mi vidis de mia loĝejo 
tutan literaturan domon 
havante por skribo simptomon 
mi pripensis pri enirejo 

ne eltenante hezitadon 
eniris mi ĝin por rigardi 
internon kaj iom boardi 
sur veloj sentante tornadon 

ŝtuparo torda koridoro 
salono aspektis mizere 
kaj certe ne por mia koro 

sen bileto mi vidis tombon 
por ĝoi mi diras sincere 
oni devas havi aplombon
Zuriko, la 22an de aprilo 2000