Soneto kun klara escepto
Volgogrado ĉu Stalingrado? 
venko troviĝas en memoro 
historio ne estas moro 
ĝi kuras sur alia pado 

homaro memoras tiranojn 
aldonante alnomon GRANDA 
klara escepto estis randa 
krucumo superis avanojn 

per sam-etno humiligita 
sur kruco poste mortigita 
kaj por venko entombigita 

post tri tagoj resurektita 
de Patro Dio kronigita 
de Konstanteno akceptita
Zuriko, la 28an de aprilo 2000