Soneto pri sorbanta pajlo
kiel greno bone disigi 
de grenventaĵo? nur per vento 
tiel nomiĝas la evento 
por temon evangeliigi 

inter prezidentkandidatoj 
nur unu taŭgas por paroloj 
ĉar aliaj estas ĥoĥoloj 
ofte kun pajlaj surogatoj 

ŝeleto sorbiĝas junece 
ankaŭ pajlo sorbas fluaĵojn 
ne nur purajn kaj maljustece 

ĉu per tiuj reprezentantoj 
oni konstruos feliĉaĵojn? 
ili estas trogakirantoj
Zuriko, la 29an de aprilo 2000