Soneto ne nur por amantoj
"enamiĝis la mizerulo" 
oni diras tre ofte moke 
respondo aspektas provoke 
sen iu ajn paca postulo 

unu magistro pri kemio 
tre amis sian lernantinon 
adoris tiun amantinon 
sendepende de anemio 

kiom da ekestis malicoj  
pri memmortigaj oficiroj 
en "lasta dimanĉo" de vicoj 

pro preventa antaŭgardeco 
multaj frue fuĝis de miroj 
kaj flegis ilin libereco
Zuriko, la 3an de aprilo 2000