Soneto pri genroj de ŝuldoj
unu ŝuldas ĉirkaŭ mil zlotojn 
kaj alia dudek mil markojn 
ambaŭ aŭdas oftajn rimarkojn 
kaj ĵuras ke faras bankrotojn 

okazas ŝuldoj milionaj 
tiujn ŝuldojn oni "kumulas" 
ĉar ŝuldantoj vane postulas 
pri mildaj kondiĉoj redonaj 

naivulo kostojn aldonas 
por ŝuldojn iom pligrandigi 
ŝuldanto nenion redonas 

li ne redonas ĉar ne povas 
provante esperon instigi 
repagon li ĉiam forŝovas
Zuriko, la 4an de aprilo 2000