Soneto kun maja alvoko
mitingo kun leftaj ekstremoj 
estas certe konservatismo 
kaj mucida obskurantismo 
ĉar malaktualiĝis temoj 

papo prenis iniciaton 
perdiĝis la "bandiera rossa" 
klasbatalo fariĝis fosa 
ne plu havas aŭtoritaton 

nun klasoj alie formiĝas 
tiuj kiuj havas laboron 
aliforme nun defendiĝas 

senlaboruloj danĝerigas 
laborantojn - tiun hororon 
labordonantoj disvastigas 
Zuriko, la 1an de majo 2000