Soneto pri la kolonelo
Władysław Lejczak - mia kuzo 
postmilite restis soldato 
laboris bonege kun ŝato 
ĝis pro aĝo venis rifuzo 

li edziĝis - venis infanoj 
post jaroj nepinoj kaj nepoj 
kiel ĉiam ankaŭ julepoj 
apartenas al veteranoj 

la emerito-kolonelo 
plenigis bruston per ordenoj 
sed estas ankoraŭ malhelo 

ĝis nun li nenion komentis 
rilate al la NATO-ĝenoj 
soldata moralo silentis  
Zuriko, la 10an de majo 2000