Soneto pri gravo de sano
matene en la hospitalo 
esploris min doktoro Dindo 
kaj ekkriis... "sana faringo" 
de malsano restas nur malo 

mi alie rigardas florojn 
leonfaŭkoj min bondeziras 
malvoj pri beleco sopiras 
mi perdis subite dolorojn 

nubiĝis - iomete pluvas 
tio ludas neniun rolon 
ĉar mi mian saniĝon pruvas 

sano okazas tamarinda
ambrozio vokas petolon 
kaj ĉio povas esti linda 
Zuriko, la 12an de majo 2000