Soneto je malpura vero
"kiel budhisto mi konfesas 
ke mi pensas socialisme 
sed certe ne kapitalisme" 
Dalaj Lama tion impresas 

simile dirus roma papo 
sed tio nun ne estas deca 
tamen jam estis tiuspeca 
klarigo sur pia etapo 

kaj vivo kiel vivo - kuras 
laŭ niaj voloj kaj prognozoj 
nian ekziston asekuras 

sankteco ne por ateistoj 
ĉio gustas en ĝustaj dozoj 
kaj veron purigas flegistoj 
Zuriko, la 13an de majo 2000