Soneto kun majaj refleksoj
komuna Eŭropo - jen revo 
sed ne sub gvido de germanoj 
ĉar pritrakto de fremdlandanoj 
memorigas pri sklava devo 

ekzemplo - konata artisto 
pritraktita kiel krimulo 
kun ĉikanoj kaj manipulo 
estas longa simila listo 

iru al Eŭropa Unio 
sed unue donu kondiĉojn 
kaj ne diskutu pri nenio 

prenu ekzemplon de Svisio 
sed faru neniujn pastiĉojn 
malrapide sen averio 
Zuriko, la 15an de majo 2000