Soneto pri Joŝka Levoŝka
iu Joŝka Levoŝka - viro 
elpensis iniciativon 
por elvoki ekzekutivon 
ke fremdulo restu sen miro 

al NATO li volas alskribi 
sian verdan alternativon 
ni kristeru lian motivon 
ĉar li volas kun ni prohibi 

fremdan nature li ne fidas  
de timo sango lin inundas 
Eŭropon li alie vidas 

maldekstre aŭ dekstre - ne gravas 
la sama akrilo nin vundas 
kaj la sama duŝilo lavas 
Zuriko, la 23an de majo 2000