Soneto pri barĉokuiro
la ludo estas intelekta 
kuiri krembarĉon sarmatan 
aŭ akvan proletariatan 
provu - fino estas efekta 

kantante la barĉan baladon 
oni povas perdi malicon 
kaj ĝoje festi beneficon 
anstataŭ formi barikadon 

eĉ tre grandaj malserenuloj 
post manĝo de barĉo brakumas 
ĉiujn kaj ĝojas kontraŭuloj 

barĉo pli bona ol kotletoj 
ĉiujn bonajn gustojn resumas 
pro tio estas en sonetoj 
Zuriko, la 25an de majo 2000