Soneto hereda etnie
mi ne kredas pri unueco 
inter popoloj disigitaj 
"multi-kulti" aktivigitaj 
per agresiva nacieco 

lingvoj dampas je vortoj vanaj 
fikcia en LoRa frateco 
tuŝas la limon de ebleco 
mentalecoj restas malsanaj 

la rajto por propraj valoroj 
por terpeco kaj eklezio 
ĉiam disrompiĝas en moroj 

malantaŭ aŭtonoma sfero 
homo dronas en revizio 
de alia kutimmaniero 
Zuriko, la 28an de majo 2000