Soneto pri diferencigo
denove traduka problemo 
germane "Bauer" kaj pole "chłop" 
li ne estas kamparano - stop! 
kun "stop!" ankaŭ estas dilemo 

de Wyspiański "Nupto"-herooj 
"włościanie" kaj "ziemianie" pole 
estis kamparanoj - petole 
kun tre diferencaj diplooj 

kampulo ne estas ĥoĥolo 
li estas bienposedanto 
tamen sen nobelbanderolo 

mi ankaŭ estas vilaĝano 
kiel silentbastionanto 
sed ĉu mi estas kamparano? 
Zuriko, la 11an de junio 2000