Soneto pri kapitanbalo
oni tamen poste konjektis 
ke kanto "Kapitana balo" 
ne estis nur maristbanalo 
sed ĝi tutan sistemon spektis 

amaso kun febla konscio 
prenis tiun tekston abunde  
ke en oceano profunde 
daŭras balo kun emocio 

ĉiuj laŭte kantis sen pensoj 
"a hoj ne gravas forta vento" 
iam poste fortiĝis mensoj 

hodiaŭ tiuj kapitanoj 
faras globalizon sen sento 
registaranoj kaj bankanoj 
Zuriko, la 15an de junio 2000