Soneto ĉe ekspozicio
striglaj Maria-kapeletoj 
kun multaj popolaj motivoj 
multspecaj historiderivoj 
kun flugantaj feble agletoj 

estas festa ekspozicio 
por sesdekjariĝo de timo 
de polaj soldatoj ĉe limo 
je internigo en Svisio 

ano de Dua Divizio 
Infanteria Jan Zbigniew Bem 
diris pri iama vizio 

li ricevis iam premion 
por ŝerca skulpturo pri la tem' 
"juna svisino povas ĉion"
Berno, la 16an de junio 2000