Soneto je homonimeco
Esperanto Sonas Poeme 
pri Altlernejo en Wädenswil 
je ĝardenagrokultura stil' 
kiu arton traktas embleme 

du artistinoj tri artistoj 
havis tie ekspozicion 
flegante propran tradicion 
mi estis kun separatistoj 

mi sonĝis pri varmaj koloroj 
inter kiuj flugis murdeme
hiperrealismaj hororoj 

paroladoj homonimecaj 
kiel ĉiam sonis dileme 
eble ili estis multspecaj 
Zuriko, la 17an de junio 2000